prujno

*prujn/o


[BOTANIKO] Roso aŭ delikata nebulo, kiu glaciiĝinte metas molan tavolon da glacieroj sur la aĵojn: la prujno briligis la arbaron, kvazaŭ ĝi estus pudrita per diamanta polvo (Z); ŝi viŝis per la mano la palpebrojn kovritajn de prujno (B); oni aŭdas la murmureton de l' prujnaj steletoj, falantaj teren (B); sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, kiel prujno sur la tero (X).
grajlo, glatiso.
  • prujnumo
    [BOTANIKO] Vakseca aŭ fajne kristala, prujnaspekta tavolo sur la supraĵo de iuj vegetaĵoj: prujnumo de vinbero, de la folioj de brasiko, de la talo de iuj likenoj.

    prujnx


    Iel rilatitaj:

    glacix meteologix pluvx veterx