neĝo
*neĝ/o
- Kristaliĝinta akva vaporo, kiu defalas de la atmosfero en formo de blankaj malpezaj floketoj: la neĝo falis ĉiam pli dense (Z); dika tavolo da neĝo; lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo (X); li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara (Z); neĝo kaŝas nur ĝis printempo (Z) (pf). [VIDU] neĝplugilo.
- (fm) Kokaino: neĝisto (detala ŝakristo), neĝulo (dependulo).
neĝa
Rilata al neĝo: neĝaj montosuproj; neĝa blovado (Z) (blizardo); (f) neĝa ovoŝaŭmo; la Neĝa Reĝino (Z). Neĝa
Nomepiteto de alta montaro en la S parto de Hispanio (3°20'U, 37°07'N) kaj en Kalifornio (119°U, 38°N) (Sierra Nevada). neĝas (ntr)
Falas neĝo: se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo (Z) (pf). neĝero
Sesangula floketo el neĝo: saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero (Z). Neĝulino
Persono el fabelo de Grimm. neĝduno
Vd duno. pluvneĝo
Pluvo kaj neĝo kune falantaj. [VIDU] neĝborulo, neĝbulo, edelvejso.
Esprimoj
Amaso da, dika tavolo da neĝo.
Blanka neĝa sternaĵo.
Branĉoj falas sub la neĝo.
Branĉoj lanugaj de neĝo.
Buboj batalantaj per neĝbuloj.
Esti pli blanka ol neĝo.
Fluidigi neĝon.
Lavange kreski.
Neĝa blovado.
Neĝeroj kirliĝas en la vento.
Neĝi en grandaj flokoj.
Neĝo brilas, glimas sub la suno.
Neĝo falas dense, same kiel se da ĝi pluvus.
Neĝo kovras teron.
Neĝo vatas la tutan pejzaĝon.
Obtuze tondra bruo de lavango.
Regiono fortranĉita de la mondo dum la tuta vintro.
Tero estas kovrita de neĝo.
Trabati al si vojon en la neĝo.
Ŝoveli irejon en la neĝo.
Kelkaj kunmetaĵoj
neĝa,neĝa galanto,neĝa mikroto,neĝamaso,neĝas,neĝborulo,neĝbulo,neĝduno,neĝemberizo,neĝero,neĝfloro,neĝhomo,neĝleopardo,neĝopluvo,neĝostrigo,neĝoŝtormo,neĝoŝuo,neĝpasero,neĝplugilo,Neĝulino,ovoneĝo,pluvneĝo
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
Sierra Nevada
atmosfero
blanka
edelvejso (neĝfloro)
floketoj
kirli
kokaino
kotono
kristalo
lanugo
lavango
malpeza
neĝo fandiĝas
ruli neĝbulon
vaporo
vato
vetero
vintro
Ankaŭ vidu:
vetero
Iel rilatitaj:
atmosferx
blankx
blizardx
buraskx
edelvejsx
falx
fandx
flokx
florx
glacix
kirlx
kokax
kotonx
kristalx
lanugx
lavangx
meteologix
meteorologix
ovx
pezx
pluvx
skix
vaporx
vatx
veterx
vintrx