uragano

uragan/o

  1. [METEOROLOGIO] Fortega vento, de grado 12 en la Boforta skalo: en tiu ĉi maro glacia komenciĝos ventegoj kaj uraganoj (Z); la timo atakos vin, kiel uragano (X).
  1. Io fortega kaj bruplena, kiel uragano: en la mezo de la uragano de via pasio (Z); uragano de plenaj majestaj tonoj (Z); leviĝis uragano da insultoj; la uragano de la rasistaj fanatikaĵoj.
    ŝtormo, tajfuno.
  • uragana
    Rilata al uragano: uraganaj detruoj; uragana lanterno (taŭga, por rezisti uraganon); (f) uragana karaktero (B), juneco (B).
  • uragani (ntr)
    Furiozi kiel uragano.

    uraganx


    Iel rilatitaj:

    bolx ciklonx fulmx meteologix ventx veterx