serena

seren/a (2)

  1. Tia, ke ĝin malkvietigas nenio: serena (sennuba) frosta vetero (Z); estis trankvila, serena vespero (Z); serena (senventa) maro; serena ĉielo (B); en serene verda somera tago (Z).
  1. (f) Tia, ke ĝin maltrankviligas nenio: junaj homoj kun serenaj aŭ serioze meditantaj vizaĝoj (Z); serena voĉo, rideto.
  • sereneco
    Eco de io, iu serena: nenio konfuzis lian serenecon.
  • serenega
    Honora epiteto de iuj princoj aŭ suverenoj: Lia serenega Alteco (princo de Monako); la Serenega Respubliko (Venecio).
  • serenigi
    Igi serena: sed kiu do la reĝon serenigis? (Z); la serenigitan de la morto noblan vizaĝon (Z).
  • sereniĝi
    Iĝi serena: la vizaĝo de la rabeno tute sereniĝis (Z); lia frunto sereniĝis (B).
  • malserena
    Malkvietigita aŭ maltrankviligita de io: malserena kolermiena malliberulo (Z); malserena domo (Z); kun sekaj kaj malserene flamantaj okuloj (Z); vi blasfemas, malserene murmuris la rabeno (Z).
  • malserenigi
    Igi malserena: alproksimiĝanta tempesto malserenigis la ĉielon.

    serenx


    Iel rilatitaj:

    meteologix veterx ĉielx