kaprico

*kapric/o

  1. Subita, nekonstanta, neantaŭvidebla kaj senmotiva volo: infana kaprico; ŝi estas plena je pacienco por viaj kapricoj (Z); kapricoj de grandsinjoroj kaj multego da kreditoroj (Z); vi devas klini vin antaŭ ĝiaj sensencaj kapricoj (Z); ĝi rakontas, jen mallonge jen longe, kiel diktas al ĝi la kaprico Z.
    grilo, muŝo.
  1. Neantaŭvidebla, ŝajne senkaŭza, stranga ŝanĝo: kapricoj de la modo, de la fortuno; la kapricoj de la elektra forto (B); ni suferas ĉiujn hipoĥondriajn kapricojn de la sorto (Z).
  • kaprica
    Aganta laŭ kapricoj:
    1. kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino (Z);
    1. kaprica pluvo (B); sia kostumo konsistis el paro da grandegaj kapricaj ŝuoj, kiuj ĉiam direktadis sin alie ol ŝiaj piedoj (Z).
      arbitra, fantazia, freneza, stranga.
  • kaprice
    En kaprica maniero.
  • kaprici (ntr)
    Havi kapricojn: ĉe stomako malsata ne kapricas palato (Z); tie oni enterigis la homojn, kiuj kapricis (X) (pri la manĝaĵo).

    kapricx


    Iel rilatitaj:

    alix arabeskx arbitrx bopx veterx volx