roso

*ros/o


[METEOROLOGIO] Demetaĵo el etaj gutoj de akvo, devenanta el likviĝo (okazanta ordinare nokte aŭ matene) de vaporo sur la supraĵo de plantoj, grundo ktp en plena aero: tiel similaj unu al la alia, kiel du gutoj da roso (Z); (f) la roso de la Dia favorkoreco (X).
prujno. [VIDU] rosopunkto.
  • rosas (ntr)
    Demetiĝas roso.
  • rosero
    Guto de roso.
  • rosumo
    Demetaĵo el fajnaj akvogutetoj sur malvarmaj surfacoj i.a. interne de konstruaĵo: fenestrovitroj kovritaj de rosumo.
    vaporo.
  • rosometro
    [METEOROLOGIO] Aparato por mezuri per pesado la kvanton de estiiĝinta roso.
  • sunroso
    Drozero.

    rosx


    Iel rilatitaj:

    matenx meteologix noktx pluvx veterx