hela

*hel/a

  1. Donanta aŭ ricevanta fortan vivan lumon: en hela luma tago (Z); hela fajro (B), ĉielo, ĉambro, vetero; en la tago ni vidas la helan sunon (Z); la domo forbrulis en helaj flamoj (Z); buklaro la hela (Z) (blonda); jam fluegas la hela sango (Z); sur la hela fono lumigata de la lampo aperis [...] (B); la steloj hele lumis (Z); hele stelluma printempa nokto (Z).
    brila, klara 1, luma, serena.
  1. (pp farboj) Enhavanta multe da blanko: hela ruĝo (skarlato); hela bluo de la ĉielo; hele flava; atlaso helkolore brodita (Z).
    pala.
  1. Vigle, akute sonora: la laŭta, hela voĉo de la koko (Z); Dio donu, ke via voĉo ne estu perdinta sian helan sonoron! (Z); la vizaĝoj kaj voĉoj fariĝadis helaj (Z) (pro gaja humoro); hele sonantaj trumpetoj.
    akra, klara 2.
  • helo
    [ASTRONOMIO] Intenso de la luma energio de stelo aŭ alia astro: ŝajna helo (tia, kia ĝi aperas al Tera observanto); absoluta helo (la tuta energio, elradiata de stelo aŭ alia astro).
    magnitudo.
  • heleco
    Eco de io hela: ni havas helecon nokte, kiam brilas luno (Z).
  • heligi
    Fari ion hela: brila lumo heligis la ĉambron; (f) mirinda lumo heligis la plej internajn korfaldojn; heligi fotografaĵon per bano.
  • heligo
    [FOTOGRAFIO] Procedo por malpliigi la kontrastojn de negativo.
  • heliĝi
    Iĝi hela: heliĝas la vetero; lia zorgoplena vizaĝo heliĝis je ŝia vido.
  • disheligi
    Skui tiel, ke la flamoj heliĝas: disheligu la fajron! (Z).
  • malhela
    1. Malforte lumanta: malhela nokto vetero, arbaro, karcero; la malhela kurteno forŝiriĝis de antaŭ la ĉielo (Z); malhele fluadis la rivero.
    1. Enhavanta malmulte da blanko, intense kolora malhela ruĝo (karmezino); malhela verdo de l' furioza maro; malhele blua robo.
  • malheligi
    Fari ion malhela: la eklipso malheligis la tutan ĉielon; iom malheligita flavo; la fatala sciigo malheligis la ĝojan feston.

    hela


    brili.klara.luma.pala.serena.hela.obscura.
    certa. pura.

    Iel rilatitaj:

    bierx brilx certx noktx palx purx vesperx veterx vizaĝx