hajlo

*hajl/o

  1. [METEOROLOGIO] Glaciiĝinta pluvo, falanta dense en grajnoj: per hajlo li batis iliajn vinberojn (X); la Eternulo pluvigis hajlon (X).
    prujno.
  1. (f) Densa falado de rondaj aĵoj: ŝtona hajlo (X); hajlo da kugloj (Z); ŝutante densan hajlon da perlaro gria (G).
  • hajla
    Rilata al hajlo: hajla pluvego (X).
    torento.
  • hajlas (ntr)
    Falas hajlo.
  • hajlero
    Grajno de hajlo.
  • hajleto
    Grajlo.

    hajlx


    Iel rilatitaj:

    agrikulturx glacix meteologix pluvx veterx