koto

*kot/o

  1. Tero, polvo, miksita kun akvo, sur strato, vojo ks: havi koton ĉe siaj suoj; li piedpremu ĝin kiel koton sur la stratoj (X); li kraĉis sur la teron kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo (N); trafi per la vizaĝo en koton (Z) (p; f: fiaski).
    argilo, mortero, ŝlimo, marĉo.
  1. Tiu akvita polvo, rigardata kiel malpuraĵo kaj malpurigaĵo: kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn (Z) (malnobla kunulo malnobligas); oni komparas min kun koto (X); se mi lavus min per neĝa akvo, eĉ tiam Vi trempus min en koto (X); el koto (plej mizera stato) li altigas senhavulon (X); (f) la homo naskiĝas el koto, vadas kelkan tempon en koto, faras koton, fariĝas denove koto (Z); mi antaŭvidas, kia amaso da koto nun estos ĵetata sur min (Z); li falis en la koton de la plej malnoblaj pasioj; malpuraj animoj, kneditaj el koto.
    rubo, ŝaŭmo, forĵetaĵo.
  1. [GEOLOGIO] Detrita, akvoriĉa sedimento, el eroj ĉ. 0,002-0,06 mm dikaj, responda al la tuto argilo kaj silto, devenanta el la diseriĝo de diversaspecaj koheraj petroj, plej ofte precipe konsistanta el kvarco.
  • kotopetro
    [GEOLOGIO] Sedimenta, kohera petro devenanta el koto 3.
  • kota
    1. Havanta aŭ haviganta koton: kota vojo, parko; kota vetero (Z); Novembra kota tago (Z); sur la strato estis tre kote (Z); kaldrono ridas pri poto, kaj mem estas kota (Z).
    1. Malpura, malnobla kiel koto: la kotaj atakoj kontraŭ la Centra Ofiĉejo (Z); kota koro; la kota rondo de la homa destino (Z); fi al la abomeninda kotanimulo! (Z).
  • koti (ntr)
    Esti malpuriga per koto aŭ io simila: kotas en la vojo; ne kotas (fekas) besto en sia nesto (Z).
  • kotejo
    Loko en vojo, kiu kaviĝis kaj pleniĝis per koto.
  • kotisto
    Stratbalaisto.
  • enkotiĝi
    Trafi en kotejon: enkotiĝinta kaleŝo.
  • senkotigi
    Depreni, forskrapi la koton: senkotigi botojn.

    koto


    Iel rilatitaj:

    argilx brosx ekskrementoj marĉx riverx veterx ŝux