sufoki

*sufok/i (tr)

  1. Mortigi per manko de aero: sufoki premegante la kolon (B); sufoki sub kusenoj; la hebrea leĝo ne permesas manĝi sufokitajn birdojn; aliaj (semoj) falis inter dornoj, kaj la dornoj kreskis kaj sufokis ilin (N).
    strangoli.
  1. (iun) ĝeni, malhelpante la spiradon: la varmego sufokis nin sur la nuda vojo; (f) suferoj sufokas kaj homoj mokas (Z); la plej kruda superstiĉo sufokas ilin (B); la vilaĝanoj estas sufokataj de la impostoj (B).
  1. (ion) ĉesigi, haltigi, malhelpi: sufoki sonon (B), voĉon (B), ridon (B); sufoki rememoron (Z), sian koleron (B), la indignon en sia koro (B); tio malbona, kion mi portis en mi kaj ne sufokis (Z); tiuj saĝaj konsideroj ne povis sufoki la turmentantan maltrankvilon en lia koro (B); tio subpremas kaj sufokas ĉian iniciaton; sufoki skandalon; sufoki ribelon.
  • sufoka
    Tia, ke ĝi sufokas: sufokaj gasoj (B); (f) sufoka aero, varmo, timo.
  • sufok (ad)o
    Ag(ad)o de iu, io sufokanta: sufokado de ĵusnaskito pro nesingardo de la patrino.
  • sufokiĝi
    Iĝi sufokita: la grego kuris en la maron kaj sufokiĝis (N); (f) sufokiĝi de kolero, de ridego.
  • sufokiĝo
    Sento de tiu, kiu sufokiĝas.
  • premsufoki
    Sufoki per premado.

    sufoki


    Iel rilatitaj:

    anakondx boax bromx sangx veterx