tondri

*tondr/i (ntr)

  1. Tondras: aŭdigas tondro 1: se tondris en serena ĉielo, la Romanoj rigardis tion bona aŭguro.
  1. Bruegi (p) pro tondro aŭ (f) pro komparebla fenomeno: (p) mi staras ĉe la malsupro de la tondranta Sinajo (Z); (f) ne ĉio batas, kio tondras (Z); la radoj de la trajno tondris sur la ferponto; tondris la komandoj (Z); tondras aplaŭdoj.
  • tondro
    1. [METEOROLOGIO] Fortega ruliĝanta bruo, akompananta la fulmadon: tondro eksonis (B); tuj matene komenciĝis tondroj kaj fulmoj (X).
    1. [BIBLIO] Tiu fenomeno, rigardata kiel elmontro de la dia kolero: de la Eternulo vi estos punata kun tondro; kiu povus kompreni la tondron de Lia potenco? (X); ankaŭ diablo tondron suferos (Z); (sakre) mil tondroj (Z).
    1. (f) Analoga bruego: tondro da aplaŭdoj; la tondro de tiuj ĉi vortoj forbatis de mi ĉiujn miajn sentojn (Z).
  • tondra
    Akompanata de aŭ simila al tondro: kiu direktis vojon por la tondra fulmo? (X); tondraj reeĥoj, (f) tondra voĉo.
  • tondrado
    Serio da tondroj.
  • ektondri
    Subite, neatendite tondri: ektondris en blua ĉielo; (f) ektondris la voĉo de la kolonelo (B); tiuj vortoj ektondris el lia buŝo (Z); ektondris la tamburoj (B), la kanonoj.
  • fulmotondro
    ŝtormo, akompanata per tondroj kaj fulmoj.

    tondrx


    Iel rilatitaj:

    aplaŭdx brux fulmx meteologix pluvx ventx veterx