soni
*son/i
- (ntr) Estigi aŭdeblan aervibradon: sonas moneroj; barelo malplena sonas plej laŭte (Z) (pf: fanfaronas senindulo); la tondilo sonis akre (Z); sonis tamburoj kaj flutoj (B); sonas trumpetoj (G); sonu plue vi tonoj de la bela ĉaskorno! (Z); la ĝemoj kaj plorkrioj, kiuj sonis el la forbruligitaj urboj (Z); (analoge) sako ne sonas, amiko ne konas (Z).
brui, knari, klaki, kraki, lirli, plandi, sonori, tinti. [VIDU] sonkesto, sontabulo.
- (ntr) Per tiaj aervibroj doni ian impreson: tio ĉi sonas ĝuste kiel sonoriletoj de preĝejo (Z); sonis, kvazaŭ ranoj kvakas (Z); tio sonis kiel plenda kriado de birdoj (Z); (speciale pp parolo) ŝia voĉo sonas agrable, malagrable; la itala lingvo sonas dolĉe; vorto, kiu belefekte sonas; kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas (Z); (f) strange sonas tiaj pardonpetoj; tiu ĉi via klarigo sonas konfuze; jen kio sonas fremde sur viaj lipoj!; tio sonas kiel fabelo.
- (ntr) Aŭdeble esprimiĝi: en la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco (Z); denove sonos en la urbo la lingvo de Z.; tiu ĉi sama peco en stilo E-a sonus tiamaniere (Z); la dekdua horo ĵus sonis.
- (tr) Estigi tiajn aervibrojn, por sciigi ion: soni pri alarmo; soni la retiriĝon; la horloĝo sonis tri kvaronojn (Z), la noktomezon.
sono
Aŭdebla aervibrado: sonoj de voĉo (B), de instrumento (B); la sonoj venis de la maldekstra flanko (Z); la sonorilo havas mirindan sonon (Z); ĉiu kompetenta homo scias, ke la natura sono por la litero 'j' estas ĝuste tiusono, kiun ĝi havas en E-o (Z); poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono (Z). sonado
Serio da daŭrantaj sonoj: la promenantoj aŭdis la sonadon de la sonorilo (Z); kiel oni povas juĝi laŭ la sonado de la paŝoj, ili ekzerciĝas en novaj dancoj (Z); la ĉevalo ne povas stari trankvile ĉe sonado de trumpeto (X). sonanta
Tia, ke ĝi impresas per sia sono: edziĝo pro amo flamanta al sako sonanta (Z) (orplena); pagi per bonaj, sonantaj taleroj; tiu ĉi frazo estas nur bele sonanta kolekto da vortoj (Z) (sensignifaj). sonanto
[LINGVOSCIENCO] Parolsono, estigata per neniu obstaklo (vokaloj) aŭ per minimuma obstaklo (nazaloj, likvidoj, glitantoj).
bruanto. sonigi
Fari, ke io sonu: Li sonigis Sian voĉon kaj la tero fandiĝis (X); el inter la branĉoj la birdoj sonigas sian voĉon (Z); sonigi la telerojn per la tranĉiloj; sonigi alarmon. dissonado (Z) = disonanco. eksoni
Subite, komence soni: tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas (Z) (pf); denove eksonis krakoj (Z), rapidaj paŝoj (B), voko (Z); subite eksonas ĉaskorno, ĉarme kaj forte (Z); 'tio estas mi, sinjoro!' eksonis la respondo (B). resoni - (ntr) (pp sono) Daŭre, intense soni: tion li diris per resonanta voĉo; (f) la impresoj de tiuj tagoj ankoraŭ resonas en niaj animoj; ankoraŭ resonis ne ĉesinta gloro (G).
- (ntr) (pp spaco) Daŭre kaj intense vibradi de iu sono: ĝi kokokriis tiel forte, ke la muroj resonis (Z); la aero resonis de batoj de glavoj (Z); (f) la tuta lando resonas de tiuj parlamentaj diskutoj; (analoge) en liaj oreloj resonas.
- (tr) (pp sonobstaklo) Resendi: nur eĥo senanima resonadis niajn plendojn (Z); (f) kio al mi sonas, tion mi resonas (Z).
resono
Fenomeno, per kiu io resonas: li komencis kanti tiel, ke ĉie aŭdiĝis resonoj (Z); kia sono, tia resono (Z); la resontabulo de violono (Z); (f) liaj verkoj trovas varman resonon en la koroj de la legantoj. [VIDU] eĥo, resonanco, resonatoro. sensone
Estigante nenian sonon: ne kapabla paroli, li movis sensone la lipojn (Z); sensone kiel la ombro de nubo en lunlumo (Z). supersona
[FIZIKO] Transiranta la rapidecon de la sono (t.e. 331,1 m en sekundo en seka aero je 0°C): supersona aviadilo, flugado.
maĥo. supersoni (tr)
Soni pli laŭte: la bruo de la vento supersonis la ruliĝadon de la maro (Z). ultrasono
[FIZIKO] Vibro kun pli alta frekvenco, ol sono aŭdebla por la homa orelo. belsona
Produktanta agrablan sonon: belsona lingvo; la cervon trompis la mensog' belsona (K); pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi la 'ĉi' antaŭ la montra vorto (Z). *bonsoneco
Eco de io, kio havas bonan sonon. dentosono
Dentalo. dentalveol-sono
Alveolaro. dulipsono
Bilabialo. lipsono
Labialo. lipdento-sono
Labiodentalo. nazosono
Nazalo. palatsono
Palatalo. palatalalveolsono
Palatalalveolaro. parolsono
[LINGVOSCIENCO] ĉiu sono, uzata en la parolo. ŝtopsonoj
Sonoj, ricevataj per parta ŝtopado de la korno helpe de la mano. tremsonoj
Sonoj de voĉo aŭ instrumento, donantaj impreson de tremado. velsono
Velaro.
sono
REVO: [sono]
laŭte.mallaŭte, softe.stride.obtuzi.raŭka.bleko.muĝi.graŭli.boji.jelpi.miaŭi.ronroni.heni.kvaki.kokeriki.kluki.kveri, rukuli.kukui.pepi.graki.grunti.ĉirpi.zumi.hurli, ululi.bruo.tondro.glugli.lirli.plaŭdi.grinci.klaki.knari.sibli.sonori.tinti.snufi.susuri.ĝemi.ŝriki.ŝmaci.fajfi.ronki.ŝuŝi.eĥo.
Iel rilatitaj:
absolutx
agordx
akustikx
alofonx
anĉx
asdikx
asonancx
aŭdx
belx
bildx
brux
dampx
horloĝx
laŭtx
rapidx
sonorx
tabulx
voĉx