gluti
*glut/i (tr)
- Malsuprenigi ion tra la gorĝo en la ezofagon kaj stomakon: gluti pilolon (B), viandopecon, glaseton da vino; restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti (Z); (pastelo) por suĉi, ne por gluti (Z); senmaĉe gluti; ve al vi, kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon! (N); (abs. , pri drinkaĵo) oni bone glutis, oni fariĝis viglaj (Z).
- (f) Malaperigi en sin; avide alproprigi: la ocean' el bord' elirinta sovaĝe glutas l' ebenaĵon (Z); kiu glutis tra multe, tiu agas tre stulte (Z); gluti ion per la okuloj; glutanto de virinaj koroj (Z).
gluto - La movo, per kiu oni glutas: li ĉion formanĝis per unu gluto; trinki per longaj glutoj; fari malbonan gluton (Z).
- Kvanto de glutata substanco: ankoraŭ unu gluton da brando!
plenbuŝo, plengorĝo.
glutado
Agado de glutanto: salivo helpas al glutado. glutejo - Fundo de la gorĝo, laringo.
- Faŭko, abismo.
glutema
Avide manĝema aŭ trinkema. engluti - (iu) Glutante, malaperigi en sin: kial vi ne lasas min libera eĉ tiom, ke mi povu engluti mian salivon? (Z); fiŝo pli granda malgrandan englutas (Z); fungon englutis! (Z) (fiaskis).
- (io) Malaperigi en sin: lin englutis la tero (X); (f) tiuj trajtoj karaj nun estis por ĉiam englutitaj de la mallumo de la morto (Z); kiel ŝeol ni englutos ilin vivaj (X); la nuboj englutis la sunon.
- (f) Malaperigi per ekposedo, alproprigo, konsumo: homo malsaĝa ĉion englutas (X); se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos (Z); tiu aŭ alia gento nin ekonomie englutos (Z); tiu entrepreno englutis grandajn kapitalojn (Z); la tradukado englutas neproduktive multon da laboroj (Z); la homaranismo ĉian englutemecon de nacioj kaj lingvoj fortaj kontraŭ malfortaj nomas barbareco (Z).
forgluti
(f) Malaperigi, kvazaŭ per engluto: forgluti (malklare duone prononci) la vortojn (Z); li silentis, forglutante siajn timojn. misgluti
Enlasi, glutante, iom da substanco en la traĥeon.
Iel rilatitaj:
aerofagix
bolusx
bulx
buŝx
langx
manĝx
rapidx
trinkx