stenografi

stenograf/i (tr) (3)


Per artefaritaj simpligitaj signoj, kiuj anstataŭas literojn, silabojn aŭ eĉ vortojn, skribi tiel same rapide, kiel oni parolas: stenografi prelegon, predikon, la debatojn de parlamento. SIN. steni.
  • stenograf (ad)o
    Ago stenografi.
  • stenografaĵo
    Stenografita teksto.
  • stenografio (3)
    1. Sistemo de signoj, por stenografi: la stenografio de Pitman, de Duployé, de Unesteno.
    1. Arto uzi tian sistemon.
  • stenografia
    Rilata al la stenografio.
  • stenografist (in)o
    Homo, kies profesio estas stenografi.

    Iel rilatitaj:

    rapidx