improvizi

improviz/i (tr) (1)

  1. Tuj kaj senprepare produkti: improvizi paroladon, versaĵon, muzikon; por ĉio verkita kaj por ĉio improvizita ili (aktoroj) ne havas egalajn (Z).
    fantazii.
  1. Senprepare organizi ion: improvizi manĝadon por neatenditaj gastoj; improvizi ekskurson, balon, akcepton; li estis lerta improvizanto de ludoj por la infanoj.
  • improvize
    Senprepare: improvize ludi rolon de la teatro; improvize akompani per piano.
  • improvizaĵo
    Io verkita aŭ organizita senprepare.
  • improvizisto
    Homo, kiu kutimas verki aŭ aktori senprepare.

    improvizi


    Iel rilatitaj:

    rapidx