hasti

hast/i (ntr)

Rapidigi siajn movojn, por pli baldaŭ plenumi ion; agi kun nekutima, nenormala rapideco: je la siblo de la kugloj, li hastis al la tranĉeo; ne hastu fari vian taskon, vi disponas la tutan necesan tempon.
  • hasto
    Deziro ke io estu tuj farita; senpacienca penado atingi celen: letero skribita kun hasto; ŝi sentis haston edziniĝi kaj liberiĝi el la familia atmosfero.
  • hasta
    Tre aŭ tro rapida; farita sen matura pripenso aŭ preparo: hasta manĝo, adiaŭo, konkludo; ju pli haste, des malpli rapide; li haste kaŝis sin en lasta vico (K).
  • hastema
    Rapidema, neniam volanta perdi iomon da tempo.

    hasti


    Iel rilatitaj:

    rapidx