surprizi

*surpriz/i (tr)

  1. (iu) Alveni, renkonti, trafi subite kaj neatendite: la taĉmento surprizis la malamikon apud la arbaro (B); adiaŭ! mi timas, ke oni povos vin ĉi tie surprizi (Z); li surprizis sian edzinon en la brakoj de ŝia amanto; la morto ne surprizas la saĝulon, li ĉiam pretas forveturi; la homo, kiun en la unua momento surprizis la subita flankenĵetiĝo de la virino, denove alkuris al ŝi (Z).
  1. (io) Mirigi per sia neatenditeco: la novaĵo surprizis ĉiujn (B); la malsukcesoj min tute ne surprizos (Z); li estis surprizita, kiam mi montris al li, ke [...] (Z).
  • surprizo
    1. Neatendita subita renkonto: ili ekokupis la ponton per plena surprizo; mi eksaltis de surprizo (Z).
    1. Neatendita novaĵo: tre agrabla surprizo estis por mi la sciigo, ke [...] (Z); li povus timi, ke mi preparas al H. ian neagrablan surprizon (Z); grandan surprizon alportis al mi via letero (Z); gasto sen avizo estas agrabla surprizo (Z).
  • surpriza
    Tia, ke oni estas surprizita: surpriza atako; ili faris jenan, por mi tute surprizan proponon (Z).
  • surprize
    En surpriza maniero: alveni tute surprize; li surprize rigardis la donacon.
  • surpriziĝi
    Iĝi surprizita: ĉe tiuj strangaj vortoj li tute surpriziĝis.

    surprizi

    ha!
    surprizo (ha lo!: voko tra telefono).
    Ili okupis la ponton per plena surprizo.
    neatendite.


    admiri. . ha!. miri. subita.

    Iel rilatitaj:

    admirx ah! aĥ! ha! ho! mirx rapidx subitx