pafi

*paf/i (tr)

ĵeti per ilo, celante vundi aŭ mortigi: pafi ŝtonon per katapulto, sagon per arko, kuglon per fusilo, obuson per kanono; mi pafos preter ĝin tri sagojn, kvazaŭ pafante al celo (X); pafas al si en la frunton (Z); ekpafi kontraŭ ilin en la embusko (Z); kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas (Z); pafi paseron, trafi anseron (Z) (pf); kiu du leporojn pafas, neniun trafas (Z); (abs) homo pafas, Dio trafas (Z); (analoge) pafi raketon al Luno; (f) li pafis sin for (Z) (rapidege malaperis); pafi per siaj ridantaj okuloj (Z).
  • pafo
    ĉiu tia ĵeto: je la unua pafo li traboris lian ĉapelon; mi aŭdis du pafojn (Z); ke ili disiĝu kaj kuru sub vian pafon (Z). [VIDU] pafdistanco, pafkampo, paflinio, paftabelo, paftruo, pafvundi.
  • *pafado
    Ago plurfoje pafi: la pafado longe daŭris (Z); komencu la pafadon!; oblikva, plonĝa, streĉa pafado.
  • pafaĵo
    Tio, kion oni ĵetas per pafilo.
  • pafejo
    Loko, kie oni sin ekzercas por pafado.
  • pafiĝi
    Esti ĵetita antaŭen aŭ supren: raketoj pafiĝis alten; la hundo pafiĝis el la domo.
  • *pafilo
    1. ĉia ilo por pafi.
    1. (ss) ĉia ilo, por pafi per eksplodo de pulvo: kun urso promenu, sed pafilon prete tenu (Z); ŝargu ĉiujn pafilojn! (Z); tubaperturo de pafilo (Z); kapo de pafilo (kolbo).
      fusilo, karabeno, mitralo, pistolo, revolvero.
  • *pafilego
    Kanono: por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzas (Z).
  • pafisto
    Homo, kiu pafadas, ekz. en armeo.
    tiraljoro.
  • depafi
    Faligi per pafo: depafi la birdon (Z).
  • forpafi
    1. Elĵeti kvazaŭ per pafo: mi jam povis forpafi ĉerizon de la buŝo (Z).
    1. Fortimigi per pafo: forpafi birdojn el arbo.
    1. Detrui per pafado: forpafi domon.
    1. (f) Subite malaperigi: li sin forpafis.
  • mispafo
    Pafo, kiu ne ekeliĝas, ĉar la ekiga rimedo (risorto, flamigilo, prajmo ks) ne funkciis.
  • preterpafi
    Pafi tiamaniere, ke la pafaĵo pasas preter la celitaĵo.
  • trapafi
    Pafi tiamaniere, ke la pafaĵo trairas la celitaĵon: li trapafis la blankulon per sago; kun trapafita femuro, li ne povis stari; (f) trapafadi la aeron (Z) (fiaski).
  • arkpafi
    Pafi per arko: la Arkpafanto (Apolono).
  • mortpafi
    Mortigi per pafo.
  • maŝinpafilo
    [ARMEOJ] Pafilo, kun pli-malpli stabila afusto, aŭtomate ŝargita, pafanta danke al elpreno de gaso je iu punkto de la tubo, kaj kapabla kontinue kaj tre rapide pafadi. SIN. mitralo.
  • pulvopafilo
    Pafilo, funkcianta per pulvo.
    pafarko.
  • ŝrotpafilo
    Pafilo uzanta plumban grajnaĵon.
  • RIM. La nuda rad. estas uzata kiel onomatopeo: 'pif! paf!' eksonis subite krakoj (Z) (de fusiloj).

    pafi


    admonpafo.bombopafilo, bombokanono.Kanono : rapidpafa, kanelita, retiriĝa. La pafado falĉis tutajn vicojnel la soldatoj.mortpafi.Ne tro streĉu la pafarkon.pafarko.pafĉesigo.pafilego.
    celi.salvo.ŝargi.trafi.

    eksplodi.kartoĉo.kuglo.municio.obuso.prajmo.pulvo.splito.


    armeo. armilo. kritiki. militaferoj. militi. puni. puno. sporto.

    Bildvortaro


    123-22 -43 : pafado
    123-22 -24 : pafpozoj
    123-22 : stara pafpozo
    123-23 : surgenua pafpozo
    123-24 : kuŝa pafpozo
    123-25 : celtabulo por 50-metra distanco
    123-26 : trafcirklo
    123-27 : celtabulo por 100-metra distanco
    123-28 -33 : sporta municio
    123-28 : aerpafila kuglo
    123-29 : kartoĉo kun prajmo por etkalibra karabeno
    123-30 : kuglingo
    123-31 : ronda kuglo
    123-32 : kartoĉo por kalibro 22 long rifle
    123-33 : kartoĉo por Remin(g)tono 222
    123-34 -41 : sportpafiloj; sportfusiloj
    123-34 : aerpafilo
    123-35 : dioptra celilo
    123-36 : celgrajno
    123-37 : premaerujo
    123-38 : etkalibra pafilo
    123-39 : mantenilo por stara pafado
    123-40 : kolboĉapo kun hoko
    123-41 : kolbokolo kun fingrotruo
    123-42 : dioptra celado per celringo
    123-43 : dioptra celado per celgrajno
    123-44 -52 : argilkolombopafado; diskopafo; skido*pafado
    123-44 : dutuba skidopafilo*
    123-45 : paftubo kun skidotruoj*
    123-46 : pafpreta ĉaspozo
    123-47 : pafpozo
    123-48 : skidpafejo; diskopafejo
    123-49 : alta ĵetturo
    123-50 : malalta ĵetturo
    123-51 : ĵetodirektoj
    123-52 : pafejo

    Iel rilatitaj:

    afustx arbalestx arkebuzx armex armilx balistx barbedx batux bazukx blokhaŭsx blunderbuzx bunkrx desfilx falx kritikx militaferx militx pistolx punx rapidx soldatx sportx trafx ĉanx