maksimumo

maksimum/o (3)

Plej granda atingebla kvanto aŭ plej alta grado: postuli de siaj lernantoj la maksimumon de diligenteco.
minimumo, supremo.
  • maksimuma
    1. Atinganta la plej altan gradon atingeblan: la maksimuma kosto, prezo; la maksimuma temperaturo; maksimuma justeco estas maljusta.
    1. [BOTANIKO] (pp sp-a epiteto de plantnomo) Plej granda planto aŭ plantorgano en la genro.
  • maksimume
    Ne pli ol; ne pli multe ol: la koncerto daŭris maksimume du horojn (B); mi forestos maksimume tri tagojn.
  • maksimumejo
    [MATEMATIKO] (pp funkcio) Punkto, kie la funkcio alprenas sian maksimumon.
  • ŝarĝomaksimumo
    [ŜIPOJ] La totala nombro da tunoj da kargo, akvo, provianto, moveblaĵoj kaj vicpecoj, kiun ŝipo povas maksimume transporti.

    maksimumo


    Iel rilatitaj:

    rapidx