bremso

  1. [ TEKNIKOJ] mekanika aŭ elektra aparato por mal· akceli, reguligi aŭ haltigi la moviĝon de veturilo aŭ la funkciadon de maŝino: radprema, naboprema bremso de biciklo; aerodinamika bremso ( [AVIADO] postklapo de alo aŭ de fuzelaĝo, kiun oni metas perpendikle al la vento); diferenciala bremso de aŭto; dinamometra bremso (mekanismo por mezuri la turnomomanton k la povumon de maŝino); aerbremso por trajno; bremsogarnaĵo, bremsokablo, bremsopedalo, bremsostango.
  1. [KOMPUTIKO] Klavo, per kiu la uzanto petas interrompon de la funkciado de komputila programo.
    interrompo.
  • bremsa
    Rilata al bremso aŭ bremsado: bremsa forto, bremsa povo.
  • bremsi (tr)
    1. Mal· rapidigi aŭ haltigi per bremso: ĝisbloke bremsi; progresiva bremsado.
    1. (f) Moderigi, reteni: mi devis bremsi tiun junulan riskemon; tiuj mispaŝoj bremsas nian propagandon.
      bridi.
  • bendobremso
    Bremso funkcianta perfrote per bendo, kiun oni premas kontraŭ la radrondon.
  • manbremso
    [TERVETURILO] Helpa bremso, kiun oni manovras mane: streĉi, malstreĉi la manbremson.
  • servobremso
    [TERVETURILO] Helpa mekanismo, kiu obligas la premon de la stiranto sur la bremson.
  • ŝubremso
    Bremso, funkcianta pere de bloko (ŝuo), kiu premiĝas kontraŭ la radrondo.
    bremso

    bremso


    Iel rilatitaj:

    TEKNIKOJ akcelx aŭtomobilx barx biciklx blokx bridx haltx rapidx vagonx ŝux