limako

*limak/o

  1. (ark.) = [ZOOLOGIO] gastropodo: havi kun si sian propran domon kiel la limako la sian (Z).
  1. [ZOOLOGIO] Surtera molusko (Limax k.a. g-oj) el la klaso de gastropodoj, relative granda besto sen konko, manĝanta precipe vegetaĵojn.
    bukĉeno, heliko, testacelo.
  • limaka
    Rilata al la limako: (f) ĉu mia spirito devas lasi alligi sin al la limaka irado de la materio? (Z).
  • limaki (ntr)
    Malrapide iri, kiel limako.
  • marlimako
    Grupo de senkonkaj, maraj moluskoj supraĵe similaj al limakoj, responda al la ordo Nudibranchia.

    limako


    Iel rilatitaj:

    aŭrikulx bukcenx insektx rapidx