kordo
*kord/o
- [MUZIKO] Fadeno el bestaj intestoj, plasto, silko aŭ metalo por muzikaj instrumentoj, kiun streĉitan oni vibrigas jen per fingroj (gitaro, harpo), jen per arĉo (violono), jen per marteletoj (piano): la arĉo kuradis tien kaj reen super la kordoj (Z); 'Streĉita kordo' (poemaro de Kaloĉajo); (f) tono, en kiu sonis kordo de forte sentata propra plialteco (Z); la propono tuŝis kordon (animan inklinon) de ni mem ĝis hodiaŭ ne rimarkitan (Z). [VIDU] krevi.
- [ANATOMIO] Pli-malpli simila parto de la korpo: timpana kordo (chorda tympani: branĉo de la facia nervo, kiu trairas la timpanan kavon); voĉkordoj.
hordo.
- (evi) = [MATEMATIKO] ŝnuro 2.
korda
Provizita per kordo: kordaj instrumentoj; dekkorda liro (X). kordito
[MEDICINO] Inflamo de la voĉkordoj. unukorda
Havanta nur unu kordon: (f) unukorda voĉo, tono.
monotona. ŝraŭbkordo
Kordo, kies diametro estis pliigita per survolvaĵo de kuprodrato por pliigi ĝian denson. voĉkordoj
[ANATOMIO] Laringaj muskoloj kaj ligamentoj, limantaj flanke la glotan orificon; ili ampleksas la voĉan faldon kaj la voĉan ligamenton: la malsupraj voĉkordoj estas la organoj de la voĉproduktado.