laringo

*laring/o

  1. [ZOOLOGIO] (larynx) Organo, servanta kiel enirejo al la trakeo de la vertebruloj spirantaj per pulmoj, firmigita per kartilagaj pecoj, rolanta ankaŭ kiel organo por produkti blekon.
    sirinkso.
  1. [ANATOMIO] (larynx) ĉe homo, tiu organo, entenanta la gloton kaj voĉkordojn, kaj produktanta la voĉon.
  • laringa
    Rilata al laringo: laringa spegulo; laringa gripo; [LINGVOSCIENCO] (pp parolsono) Produktata per vibrado de la voĉkordoj.
    voĉa.
  • laringismo
    [MEDICINO] Spasma kontrahiĝo de la laringaj kaj kolaj muskoloj, kaŭzanta asfiksion.
  • laringito
    Inflamo de la laringo: akuta, kronika laringito.
  • laringologo
    Kuracisto, kiu specialiĝis pri la laringaj malsanoj, ofte ankaŭ pri la nazaj kaj orelaj (oto-rino-laringologo).
  • laringologio
    Studo de la laringo kaj ties malsanoj.
  • laringoskopio
    Rekta ekzameno de la laringo per laringa spegulo (laringoskopo).
  • laringotomio
    Malfermo de la laringo per incizo.

    laringo


    Iel rilatitaj:

    aritenoidx asfiksix depresorx korpx orelx voĉx