silabo

*silab/o

  1. [LINGVOSCIENCO] Sonanto, apartigita de la aliaj sonantoj per perceptebla malgrandiĝo de la sonoreco, kiun kaŭzas jen la plimalfortiĝo de la spirblovo, jen la intermeto de unu aŭ pluraj kontoidoj.
  1. [KOMUNUZO] Sono aŭ songrupo, prononcata en unu voĉellaso. [VIDU] silabolimo.
  • silaba
    1. Prezentanta silabon (plejofte kun numeralo: unusilaba, dusilaba, plursilaba ktp).
    1. Prezentanta nur la silabojn: silaba skribo; la kojnoformaj signoj estas precipe silabaj.
  • *silabi (tr)
    Montri per la prononco la silabojn de vorto, intermetante paŭzeton inter ĉiu el ili (ekz.: kar di na lo).
    literumi.
  • silabaro
    Tabelo de la silaboj, uzataj en difinita lingvo, kaj servanta, ĉe kelkaj lingvoj aŭ en kelkaj legmetodoj, kiel alfabeto.
  • silabiga
    Povanta per si sola formi silabon.

    Iel rilatitaj:

    aferezx aleksandrx anakruzx voĉx