nuanco

*nuanc/o

  1. Delikata, apenaŭ sentebla diferenco inter gradoj kaj kombinoj de iu koloro: rubandoj de grenata nuanco; zorge elekti inter la diversaj nuancoj de bluo; hela, malhela nuanco.
  1. (f) Delikata diferenco inter samspecaj aferoj: nuanco de stilo, de sento; tio estas nur nuanco, sed tiaj nuancoj ofte estas gravaj en la vivo; E. povas esprimi ĉiujn nuancojn de la penso (Z); li respondis kun ia nuanco de malestimo; jen kondamno sen nuancoj; (analoge) raporti pri ĉiuj cirkonstancoj kaj nuancoj (Z).
  • nuanci (tr)
    Meti nuancojn en ion, delikate gradigi: la arto nuanci la farbojn; (f) nuanci sian stilon, siajn riproĉojn; la ĉielo nuanciĝis de mil diversaj koloroj.

    nuanco


    Iel rilatitaj:

    alix aŭdx voĉx