muta

*mut/a

  1. Ne posedanta parol- aŭ son-kapablon: surda kaj muta de la naskiĝo (B); (analoge) ili ĉiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji (X).
    afazio.
  1. Ne povanta aŭ ne volanta dum momento paroli pro emocio aŭ pro ia kaŭzo: vi ĉiuj, vi estas palaj, mutaj atestantoj! (Z); muta pro teruro (B), de surprizo (Z); resti muta antaŭ trafa demando; koro, por kiu, se ĝi ion jam decidis, aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj! (Z).
    silenta.
  1. (io) Fariĝanta senparole: muta sceno (Z); muta rolo ( [VIDU] mimo); (analoge) muta libro (Z).
  • muteco
    Stato de iu muta: rifuĝi [...] al la tragika muteco de l' ŝtonoj! (K).
  • mutigi
    Fari iun muta: mutigi per detranĉo de la lango; (f) la tondro vin mutigu, spirito de mensogo! (Z); mutigi la gazetaron per drakonaj leĝoj.
  • mutiĝi
    Iĝi muta: falas sur ilin timo [...] , ili mutiĝas kiel ŝtono (X); li mutiĝis de surprizo (B).
  • mutulo
    Homo muta: tiam la lango de la mutulo ekkantos! (X).
  • surdamutulo
    Homo surda kaj muta: alfabeto de la surda mutuloj.

    muta


    Iel rilatitaj:

    forgesx voĉx