baloti

Voĉdoni per balotilo, kontraste kun la ceteraj manieroj de voĉdonado: oni balotos la 10an de Aprilo; baloti por, kontraŭ leĝpropono; baloti pri la prezidanteco.
  • baloto
    Ago de tiu, kiu balotas: via baloto estis neregula.
  • balotado
    Ago de tiuj, kiuj balotas: sekreta, publika balotado; decido estis atingita nur ĉe la tria balotado; kontrolantoj de la balotado.
    elekto.
  • balotilo
    ĉiu el la materiaj, precize kalkuleblaj objektoj (globetoj, kartoj, paperetoj ks), kiun voĉdonantoj uzas, por esprimi siajn opiniojn.
  • balotujo
    Urno.
  • balotrajta
    Havanta laŭstatute, laŭkonstitucie la rajton baloti.
    konsultiĝa.
  • rebaloto
    Dua baloto, aranĝita, kiam la unua ne donis validan rezulton.

    Bildvortaro


    69-01 -16 : elektomitingo (amaskunveno)
    69-01 , 2 : prezidantaro
    69-01 : mitingprezidanto; prezidanto de mitingo
    69-02 : asistanto; kunprezidanto
    69-03 : podio; prezidotablo
    69-04 : mitinga parolanto; agitanto; oratoro
    69-05 : oratora pupitro
    69-06 : mikrofono
    69-07 : elektoafiŝo
    69-08 : projekcia vando; ekrano
    69-09 : insigno de partio
    69-10 : kunvenintoj; homamaso; ĉeestantoj; kunveno
    69-11 : distribuanto de propagandiloj
    69-12 : flugfolio; propagandilo; varbilo
    69-13 : kameraisto
    69-14 : kamerao
    69-15 : ĵurnalisto; raportisto
    69-16 : intervenanto; protestanto; oponanto; interparolanto
    69-17 -29 : urna voĉdonado en balotejo
    69-17 : balotejo
    69-18 : balotasistantino kaj balotasistanto
    69-19 : listo de elektantoj
    69-20 : komputilo
    69-21 : balotniĉo
    69-22 : elektanto; balotanto; voĉdonanto
    69-23 : balotregularo
    69-24 : balotilo kun la nomoj de partioj kaj kandidatoj
    69-25 : balotilkoverto
    69-26 : balotkesto; balot-urno
    69-27 : fendo; urnofendo
    69-28 : balotalvoko; balotsciigo (samtempe, eventuale, pruvilo ke oni balotis, precipe en landoj kie balotado estas deviga); balotavizo
    69-29 : afiŝo kun balotalvoko kaj balotejnumero
    70-01 -04 : elektopropagando
    70-01 , 2 : elektoafiŝoj
    70-01 : persona elektoafiŝo
    70-02 : laŭtema elektoafiŝo
    70-03 : elekta anonco
    70-16 -18 : prezentado de la balotrezultoj
    70-16 : rezultoj de balotado (antaŭkalkulo, provizora oficiala finrezulto) en elcentoj kiel kolumnaj diagramoj
    70-17 : sidaranĝo en formo de tortodiagramo
    70-18 : mapo de gajnitaj elektosekcioj
    70-19 , 20 : intervjuo
    70-19 : intervjuata politikisto
    70-20 : intervjuanto, teleĵurnalisto
    70-21 : mikrofono
    70-22 : konfrontado de la reprezentantoj de la diversaj partioj (rondo de reprezentantoj de partioj; diskutrondo
    70-23 : starpupitro
    70-24 : kulisoj de la studio

    Iel rilatitaj:

    -an afiŝx elektx konsultx proponx rajtx urnx validx voĉdonx voĉx