funebro

*funebr/o

  1. Malĝoja sento pro ies morto, pro malfeliĉego: familia, nacia funebro; la triumfo en tiu tago fariĝis funebro por la tuta popolo (X) (pro la morto de Abŝalom); funebron estas tre facile ludi (Z).
  1. Eksteraj signoj de la funebro: ŝi portas funebron pro la edzo (Z); sinjoro en funebro kaj en vestaĵo de rajdo (Z); la funebro daŭras unu jaron (B); kiam pasis la funebro [...] (X).
  • *funebra
    1. Malĝojega pro ies morto: akceptu mian funebran saluton! (Z); mi ricevis de la familio de Tr. la funebran sciigon (Z); funebra mieno (B); la funebra vido de l' vizaĝo (Z); la funebra lando (Z) (de la mortintoj).
    1. Rilata al la funebraj eksteraĵoj: funebra vesto de vidvino (Z); la funebra procesio (Z), veturilo (Z), iro (Z), torĉo (Z); mensogas, kiel funebra parolo (Z) (parolado super ies tombo); de l' fest' funebra restis multaj manĝoj (Z); funebre vestita virino (Z); irante funebre post la ĉerk' de mia patro (Z).
  • funebri
    1. Interne senti funebron: ĉiuj birdoj funebris, kiam ili tion aŭdis (Z); funebri la perditan feliĉon; al nia kor' konvenus nun funebri (Z).
      priplori.
    1. Ekstere montri funebron: la morto de tiu, pri kiu ni nun ĉiuj funebras (Z); ŝajnigu vin funebranta kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto (X).
  • funebraĵoj
    Funebra ceremonio.
  • funebristino
    [HISTORIO] Virino, kiun oni dungis, por ke ŝi elmontru grandan malĝojon ĉe funebra ceremonio.
  • funebrulo
    Persono, kiu funebras: la atendo de la funebruloj pereas (Z).

    funebro


    Iel rilatitaj:

    ceremonix voĉx ĉerkx