voĉo

*voĉ/o

  1. Tiu sono, kiun produktas la aero elblovita el la pulmoj tra la laringo: la fiŝoj ne posedas voĉon (B); la voĉo sonis klare kaj profunde (Z); la korvo eksonigis sian raŭkan voĉon (Z); Jakobo levis sian voĉon kaj laŭte ploris (Z); voku per plena voĉo! (X); paroli per malforta, mallaŭta, trema voĉo; tiu diris: la voĉo estas voĉo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav (X); jen estas la voĉo de mia amato (X).
  1. Tiu sono, servanta al homo, por esprimi senton aŭ penson: elokventa, konvinka voĉo; hodiaŭ mia voĉo sin turnas al vi, junuloj!; ili ne aŭskultis Vian voĉon kaj ne sekvis Vian instruon (X); obei ies voĉon (Z); kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li (X); (f) ia interna voĉo diras al mi, ke [...] (Z); la plej fiera arbo povas rompiĝi, diris ia voĉo en li (Z); se ni, obeante la voĉon de indiferenta egoismo [...] (Z); aŭskulti la voĉon de la prudento, de sia konscienco; la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero (X).
    parolo, vorto.
  1. [MUZIKO] Sono, modulita laŭ muzika gamo kaj alkonformigita al kantado: harmonia, malĝusta, malagorda, akuta, basa, tenora voĉo; kvarvoĉa kanto; muzikaĵo por du voĉoj; teni sian voĉon en ĥoro; (f) per la malakra voĉo de l' violonĉelo ŝi diris al li, kion ŝi ne kuraĝus esprimi per vortoj; la violona voĉo (parto propra al tiu instrumento) de simfonio (B).
  1. Esprimo de la opinio de ĉiu pri demando, decido aŭ elekto: mi petas, ke ĉiu volu bone kaj libere, pripensi sian voĉon (Z); mi donis por la leporo mian voĉon (Z); rajton de voĉo havos ne apartaj personoj, sed nur la grupoj (Z); la kumulado de voĉoj (Z); kalkulado kaj kontrolado de la nombro de voĉoj (Z); ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po 25 anoj havas la grupoj, kiujn li reprezentas (Z); esti elektita per 25 voĉoj kontraŭ 19; la projekto estis akceptita per granda plimulto de la voĉoj (B); havi la ĉefan, la decidan voĉon (Z); (ŝerce) infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas (pri iu, kun kiu oni ne kalkulas). [VIDU] voĉdoni, voĉdonrajto.
  1. [LINGVOSCIENCO] ĉiu el la konjugaciaj formoj, per kiuj oni esprimas la diversajn rilatojn inter la ago kaj la subjekto laŭ tio, en la ago estas plenumata de la subjekto (aktiva voĉo), aŭ suferata de ĝi (pasiva voĉo), aŭ kaŭzata de ĝi (faktitiva voĉo) aŭ iel reaganta sur ĝin (mediala voĉo).
  • voĉa
    1. Rilata al voĉo: [ANATOMIO] voĉa faldo, voĉa ligamento (
      voĉkordoj).
    1. Esprimita per voĉo: voĉa rimarkigo; voĉa, ne skriba interkonsento; voĉa muziko.
      buŝa.
    1. [LINGVOSCIENCO] (pp parolsonoj) Tia, ke ĝia prononco estas akompanata de vibrado de la voĉkordoj (ekz. b g d v z ĝ ĵ) kontraste kun la senvoĉaj.
  • voĉe
    Uzante sian voĉon: proklami ion voĉe kaj skribe (Z); legi voĉe ( prononcante la silabojn samtempe, kiam oni ilin legas).
    laŭte.
  • voĉi (ntr) (ark.)
    Voĉdoni: se la plimulto da E-istoj voĉos por la unua punkto, tiam [...] (Z); pro la bono de nia afero mi petas, ke ĉiu volu voĉi [...] (Z); s-ro Isakov, kiu voĉis antaŭ por punkto I, voĉas nun por punkto II (Z).
  • duonvoĉa
    Aŭdigata per ne tre laŭta voĉo: mi, kies kant' humilis duonvoĉa (W).
  • duonvoĉe
    Per malforta voĉo, inter laŭte kaj mallaŭte: Diino!-ekkriis la juna homo duonvoĉe (Z).
  • plurvoĉe
    Tiel, ke pluraj voĉoj kantas kune.
    polifonio.
  • senvoĉa
    1. Ne havanta voĉon: senvoĉa kato, birdo.
    1. Perdinta provizore la kapablon paroli: li restis senvoĉa ĉe tia sciigo.
      afonio.
    1. [LINGVOSCIENCO] (pp parolsono) Tia, ke ĝia prononco ne estas akompanata de vibrado de la voĉkordoj (ekz. p kaj t f s ĉ ŝ).
  • unuvoĉa
    Tia, ke ĝi kolektas ĉies voĉojn: unuvoĉa decido; propono unuvoĉe akceptita.
  • brustvoĉo
    La plej basa voĉ registro en kantado aŭ parolado.
  • kapvoĉo
    La plej akuta voĉregistro en kantado aŭ parolado.
    falseto.
  • plenvoĉe
    Uzante la tutan forton de sia parolaparato.

    voĉo


    Esprimoj


    Elaŭdi la voĉon de sia koro.
    Havi dian voĉon.
    Iri al la urnoj (voĉdone elekti).
    Kalkuli la nombron de registritaj elektantoj, de la voĉdonintoj.
    Kalkuli la voĉojn.
    Kanti laŭte, duonvoĉe, el la tuta gorĝo.
    La korvo por akiri plaĉon per sia voĉo grakis vante (fablo Kalocsay).
    La tono, de tiu kanzono estas tro alta por via voĉo.
    Li havis la kuraĝon voĉdoni "nen" publike.
    Mi donas mian voĉon al.
    Mi rajtigas vin voĉdoni en mia nomo.
    Ne povi aŭdigi sian voĉon.
    Ĉiu ano disponas unu voĉon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    brustvoĉo, duonvoĉa, duonvoĉe, kapvoĉo, plenvoĉe, plurvoĉe, senvoĉa, unuvoĉa, voĉa, voĉdon(ad)o, voĉdoni, voĉdonrajto, voĉe, voĉestingo, voĉi, voĉkanalo, voĉ kordoj, voĉlegi, voĉo, voĉpoŝto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    soprano mezosoprano aldo kontralto (kontraldo???) kontratenoro tenoro baritono baso kastrito falseto agordi
    akuta
    basa
    drinkraŭka
    ebria
    funebro
    gracila
    harmonio
    kaverneca
    muta
    nazosona
    obtuza
    raŭka
    sepulteja
    stertoro
    surda
    tenoro
    tombeja
    tremi
    ĝusta
    aŭdi
    aŭskulti
    diri
    kanti
    akra
    murmuri
    paroli
    tirado
    voĉŝangi
    zumi
    voki
    invoki
    provoki
    kolekti voĉojn
    laŭtigi la voĉon
    proponi, voĉdoni, forĵeti rezolucion
    afonio
    agrabla voĉo
    akcento
    akĉento
    anatomio
    artikulacio
    brustvoĉo
    elparolado
    falseto
    fonetiko
    fonografo
    gamo
    gramofono
    iom rompita voĉo
    kapovoĉo (falseto, kastrito)
    kasedo
    kastrito
    kato
    korpo
    lango
    laringo
    megafono (voĉtubo)
    mezvoĉo
    muziko
    nuanco
    politiko
    prononci
    prozodio
    pulmo
    silento
    sono
    tembro
    tonalo
    tonnuanco
    tono
    universala voĉdonado
    voĉkordo
    voĉo de Stentoro
    voĉsonado
    vokalo
    vokativo
    vokoido
    kontoido
    ŝlima lango

    Iel rilatitaj:

    aerx afonix agordx agrablx akcentx akrx akutx akĉentx aldx anatomix artikulacix aŭdx aŭskultx b balotx baritonx basx blekx c d deklamx dirx ebrix falsetx fonetikx fonografx funebrx gamx gracilx gramofonx harmonix invokx kantx kasedx kastritx kastrx katx kavernx kolektx kontoidx kontraltx kontratenorx kordx korpx langx laringx laŭtx megafonx mezosopranx murmurx mutx muzikx nazx nuancx obtuzx parolx plenx polifonix politikx prononcx proponx provokx prozodix pulmx rajtx raŭkx registrx sepultx silabx silentx sonx sopranx stertorx surdx tembrx tenorx tiradx tombx tonalx tonx tremx vokalx vokativx vokoidx vokx vortx zumx ĉ ĝustx ĥorx ŝanĝx ŝlimx