percepti

percept/i (tr)

Enpreni en la konscion: la favorkoreco de Dio, kien perceptas nur aparta individuo (Z).
  • percepto (1)
    [FILOZOFIO] Scio, kiun ni akiras pri la ekstera mondo pere de niaj sensorganoj, aŭ pri ni mem pere de niaj internaj sensaĵoj: la percepto estas kvazaŭ sintezo de pluraj sensaĵoj en ian tuton; Lejbnico atribuis percepton al la monadoj.
  • perceptado
    Akirado de scioj per perceptoj.
  • perceptaĵo
    Rezulto de la psika procedo de perceptado: perceptaĵoj liveras al ni vulgaran koncepton de la mondo.
  • (ne)perceptebla
    Tia, ke oni (ne) povas ĝin percepti: mi rimarkis apenaŭ percepteblan ŝanĝon en lia sintenado kontraŭ ni.
  • mondpercepto = mondrigardo.

    perceptx


    Iel rilatitaj:

    abstraktx aperceptx aŭdx vidx