difekti

*difekt/i (tr)

  1. Fari ion neŭzebla, ne taŭga, senvalora per fizika mistraktado: se iu difektos kampon aŭ vinberejon, lasante sian bruton [...] (X); difekti vazon, meblon, maŝinon; difektita horloĝo; unu ovo malbona tutan manĝon difektas (Z); urtikon frosto ne difektas (Z); klorida acido difektas metalojn; unu malamiko pli difektas ol cent amikoj protektas (Z).
    alteracii, korodi, dissolvi. [VIDU] efloreski.
  1. Fari, ke membro, organo ne plu funkciu sane: kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas (Z); se iu batos okulon de sia sklavo k difektos ĝin [...] (X); ĝi difektis al si unu el siaj flugiloj per dornarbetaĵo (Z); difekti al si la brakon, la fingrojn (Z); difektita bruto (X).
    kripligi, vundi.
  1. (f) Meti en malbonan staton, malplivalorigi, malbonigi: difekti ies sanon, famon (Z), rajtojn (Z); difekti la virton k honoron de virino (Z); difekti sian animon (X).
    damaĝi, fuŝi, malutili, noĉi, subfosi.
  • difekto
    1. Malplivalorigo aŭ malbonigo pro mistraktado aŭ akcidento: valoron de objekto ni ekkonas post difekto (Z); ĉiuj floroj ŝin ĉirkaŭis k demandis, ĉu ŝi ne faris al si ian difekton (Z); la forigo de akuzativo estus granda difekto por la fleksebleco, riĉeco k precizeco de la lingvo (Z).
    1. Stato de io difektita; malperfektaĵo, senvalorigaĵo: en ĉiu objekto troviĝas difekto (Z); la difektoj de domo kaduka (Z); difekton de naturo ne kovras veluro (Z); mi rekonstruis la muregon k ne restis en ĝi difektoj (X); lia karaktero havas grandajn difektojn; nenia difekto estu sur ĝi (X) (viktimo).
      averio, damaĝo, makulo, ĝibo.
  • difektaĵo
    Difekto 2.
  • difektebla
    Povanta esti difektita: facile difektebla aparato, organo; lia gloro estas ne difektebla (Z).
  • difektiĝi
    Iĝi difektita: mia pluvombrelo difektiĝis de la vento; naivuloj antaŭenpaŝas k difektiĝas (X); per la buŝo de hipokritulo difektiĝas lia proksimulo (X); nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova k nova (Z).
  • difektiĝema
    Facile difektiĝanta; delikata.
  • fordifekti
    Difekti objekton, forigante ion de ĝi: fordifekti la angulojn de meblo.
  • sendifekta
    1. Ne difektita: ŝi havas ĝin (la floron) tute sendifekta (Z).
    1. Rite pura: jaraĝaj ŝafidoj sendifektaj (X). [VIDU] netuŝita, virga.
  • batdifekti
    Difekti, debatante: ĉiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo (X).
  • bruldifekti
    Difekti per brul (ig)o: bruldifekti littukojn per cigaredo, kukon en la forno; li frapis la urtikon je la folioj k bruldifektis al si la manon (Z); bruldifekton pro bruldifekto!; eĉ haro sur lia kapo ne bruldifektiĝis (X).
  • izoldifekto
    [ELEKTRO] Nenormala malpliiĝo de izolrezistanco: terkontakta izoldifekto (kaŭzanta perdon de kurento al la tero).
  • valvodifekto
    [MEDICINO] Malordiĝo en la funkciado de la korvalvoj.
  • militdifektoj
    Difektoj kaŭzitaj de la milito: kompensi la militdifektojn.

    difekti

    REVO: [difekti]
    damaĝi.detrui.ruino.dis'fali.ŝiri.floko.rompi.dis'bati.tra'piki.treti.eksplodi.kaputa.ĉifi.krevi.frakasi.skrapi.disipi.vundi.mordi.droni.ekstermi.lezi.korodi.bruli.putri.rusto.stumpo.splito.breĉo.liko.truo.trivi.kraŝi.fiasko.

    Iel rilatitaj:

    -aĉ afazix alteracix ambliopx ametropx asekurx astigmatx atencx averix balbutx damaĝx delikatx efloreskx falx fuŝx kroĉx mankx novx rompx skrapx trux vundx ĉifx ŝirx