kontinua

kontinu/a (4)

  1. Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan, senmankan vicon:

a) en tempo: kontinua pluvo, fluo, febro, bruo; fulmoj kontinue zigzagas;
b) en spaco: kontinua muro; kontinua linio; kontinua papero; kontinuaj rimoj (ordigitaj laŭ la ordo a a b b c c;
alternaj, krucaj, ringaj).
daŭra, konstanta, senĉesa, senhalta. [VIDU] kontinurompo.
  1. [MATEMATIKO] (pp bildigo) Havanta valorojn, kiuj nemulte varias, kiam la argumentoj nemulte varias; pli precize tia, ke f(x) konverĝas al f(a), kiam x strebas al a; se tio validas nur por unu a, oni diras, ke f estas kontinua ĉe a: kontinua funkcio sur kompakta intervalo estas unuforme kontinua.
  1. [FIZIKO] (pp kurento) Tia, ke ĝiaj direkto kaj intenso ne ŝanĝiĝas.
    alterna.
  1. [LINGVOSCIENCO] (pp parolsono) Havanta tenon, kiu povas esti kontinuigata: frikativoj estas kontinuaj sonoj.
  • kontinui (ntr)
    Esti kontinua: la kolekto kontinuas de la unua jaro ĝis hodiaŭ.
  • kontinu (aĵ)o
    Io, kio prezentas kontinuecon: ĝia zono estis kontinuaĵo de la efodo (X); la spaco-tempa kontinuaĵo.
  • kontinueco
    Eco de io kontinua; neinterrompita interligo de partoj aŭ periodoj: la Bulonja Deklaracio estis kreita nur, por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo (Z); nia lingvo, dank' al la reguleco de sia progresado, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua (Z); rompi la kontinuecon kun io (Z).
  • kontinuigi
    1. Fari, ke io estu kontinua: li kontinuigis la breĉitan remparon.
      daŭrigi.
    1. Fari, ke la elektra alterna kurento iĝu kontinua.
  • kontinuist (in)o
    Sekretari(in)o de la kino-reĝisoro komisiita zorgi, ke ĉiuj detaloj konformiĝu de unu ekfilmado al la alia.
  • supren duonkontinua
    [MATEMATIKO] (pp reele valora funkcio) Havanta valorojn, kiuj malkreskas aŭ nemulte kreskas, kiam la argumentoj nemulte varias.

    kontinux


    Iel rilatitaj:

    analogx daŭrx elektrx interrompx mankx