maso

*mas/o

  1. Nedifinita kvanto de materio kiun oni rigardas kiel tutaĵon, ne atentante pri la konsistigantaj eroj, nek pri la formo: maso da gelateno; la malluma maso de la maro; la altaj rokaj masoj de la bordo ŝajnis kapoj de gigantoj (Z); arkitekturaj masoj; skulpti el la maso.
    bloko, masivo. [VIDU] amaso.
  1. [BELARTOJ] ĉiu el la partoj de pentraĵo, formanta unu tutaĵon por la okulo aŭ pro la aranĝo de la linioj aŭ pro la intenso de la koloroj: la ekvilibro de la masoj.
  1. [FIZIKO] Kvociento de la intenso de konstanta forto per la akcelo de la movo, kiun ĝi estigas ĉe la konsiderata korpo; simbolo: m: la maso mezuras la kvanton de materio, kiun entenas korpo.
    inercio, pezo. [VIDU] masmanko, masocentro.
  1. [ELEKTRO] Komuna konduktilo en elektra cirkvito, kies potencialo estas rigardata kiel referenco: la maso estas ofte konektita kun la tero.
    tero 8, ĉasio.
  1. [FINANCO] [JURO] Tuto de la posedaĵoj prenataj en konsideron en la kadro de diversaj proceduroj, precipe en la kadro de bankroto aŭ heredigo.
  • masa
    Rilata al maso: masa volumeno.
  • krita maso
    [FIZIKO] Minimuma maso el iu substanco povanta allasi nuklean fision necesa, por ke estiĝu kaj daŭru ĉenreakcio.
  • specifa maso
    [FIZIKO] Maso de la volumena unuo de homogena substanco.
  • maseto
    Malgranda maso, i.a. tiu peco de mekanika sistemo, kiu agas per sia inercio.
  • almasigi
    [ELEKTRO] Kontaktigi kun la maso.
  • biomaso
    [EKOLOGIO] La tuta maso 3 de la vivuloj, kiuj kune konsistigas ekosistemon.
  • kontraŭmaso
    [TEKNIKOJ] Maso, kies pezo kompensas parte ian forton (ekz. de risorto).
  • unumase
    Unubloke.
  • aermaso
    [METEOROLOGIO] Vasta, sufiĉe homogena, samdevena kvanto de atmosfera aero, moviĝanta laŭ unu direkto: polusmara, tropik-kontinenta aermaso; la renkonto de du aermasoj formas fronton.
  • atommaso
    [FIZIKO] [KEMIO] Kvociento inter la maso de atomo de kemia elemento kaj la dekduono de la maso de atomo de karbono 12. [VIDU] atomnombro.
  • gismaso
    [TEKNIKOJ] Regulforma maso el kruda giso.
  • molekulmaso
    [KEMIO] Maso de unu molo da pura substanco, t.e. la sumo de la atommasoj de ĉiuj atomoj en molekulo de tiu substanco.
  • sapromaso
    [EKOLOGIO] La tuta maso 3 de la organika morta materio de ekosistemo.

    masx


    Iel rilatitaj:

    aerx daltonx ebulioskopx gramx kilo- mankx orx