tavolo

*tavol/o

  1. Aranĝo de substanco aŭ materialo, pli-malpli dike etendita aŭ sternita sur io: la peza tavolo da sablo kuŝis super ĝi (Z); sur la strato kuŝas dika tavolo da neĝo (B); sur la pantranĉo ŝi ŝmiris nur maldikan tavolon da butero; tavolo da fojno, da nuboj; etendiĝis tavolo da akvolilioj (Z); (f) la glacia tavolo da antaŭjuĝoj de la mondo estas rompita (Z).
  1. [GEOLOGIO] Petra maso, sedimenta aŭ metamorfa, limigita de du proks. paralelaj surfacoj: kalkpetra tavolo; naftodona tavolo; subkuŝanta, surkuŝanta tavolo; planko, tegmento de tavolo; kambriaj tavoloj; skistaj tavoloj; la profundaj tavoloj de la tero (B); tavoldiko (Vd diko). SIN. stratumo.
    junto.
  1. [ANATOMIO] [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] Tia aranĝiĝo de histoj aŭ ŝajnhistoj: alga tavolo de likeno; tavolo el graso; supraĵa tavolo de dermo.
  1. [METEOROLOGIO] Vastarea horizontala aeramaso super la terglobo: tavolo de Appleton (tiu tavolo de jonigitaj gasoj en la supra atmosfero, je proks. 250 km de la tersurfaco, kiu reflektas radioondojn); tavolo de Heaviside (tiu tavolo je proks. 100 km de la tersurfaco, kiu reflektas longajn ondojn, sed ebligas la trairon de mallongaj ondoj).
  1. [SOCIOLOGIO] Parto de iu socia grupo (klaso, generacio k.a.), distingita laŭ diversaj kriterioj (laboro, alteco de salajro, prestiĝo, eduknivelo k.a.).
  1. = stratumo 4.
  • tavoldiko
    [GEOLOGIO] Perpendikla distanco inter la supra (tavolplafono) kaj malsupra (tavolplanko) surfacoj de tavolo.
  • tavolaro
    Aro de tavoloj.
  • tavolego
    [GEOLOGIO] ĉiu el la samcentraj tavoloj de Tero, ekz. krusto, litosfero, mantelo ks.
    geosfero.
  • tavoleto
    [GEOLOGIO] Subdividaĵo de tavolo laŭ etaj tavoloj.
  • tavoligi
    Aranĝi laŭ tavoloj: oni tavoligis ilin, por tegi la altaron (X); tavoligita pasto, kuko.
  • tavoligo
    [SOCIOLOGIO] Diferencigado de socio laŭ tavoloj 5.
  • tavoliĝi
    Formiĝi laŭ tavoloj: la sedimentoj tavoliĝis en la fundo de la lago.
  • oblikva tavoliĝo
    [GEOLOGIO] Formiĝo de tavoloj (aŭ de formacio) laŭ tavoletoj (aŭ tavoloj) oblikve aranĝiĝintaj kompare kun la limoj de la tavolo (aŭ formacio).
  • detavoliĝi
    Apartiĝi, tavolon post tavolo.
  • kructavoliĝo = [GEOLOGIO] oblikva tavoliĝo.
  • subtavolo
    1. [GEOLOGIO] Subkuŝanta tavolo.
    1. Substrato.
  • surtavolo
    [GEOLOGIO] Surkuŝanta tavolo.
  • ozontavolo
    Vd ozono.
  • turbidtavolo
    Vd turbido.

    tavolo


    Iel rilatitaj:

    arbx ebenx mankx plankx tegmentx ĝardenx