normala
normal/a (1)
- Tia, kian oni povas antaŭvidi laŭ la naturo, la kutimo, la ordinaraj kondiĉoj: infano de normala kresko; la normala temperaturo de la homa korpo estas 37°C; normala pozicio de levilo, de montrilo, tia vetero estas normala en tiu ĉi sezono; (f) la politika situacio refariĝis normala.
- [MATEMATIKO] Orta.
- [MATEMATIKO] (pp grupo kaj ties subgrupo) Tia, ke la dekstraj kunaroj de la subgrupo estas ankaŭ maldekstraj kunaroj.
- [STATISTIKO] (pp distribuo) Vd distribuo.
normalo - Kutima, meza stato, nivelo ks: inteligenteco supera al la normalo; la seismogramo nun revenas al la normalo.
- [MATEMATIKO] (pp kurbo aŭ surfaco) Ortanto.
normaleco
Eco de io normala: kontroli la normalecon de la reagoj de individuo en donita situacio. normaligi
Igi normala, kaj pli speciale konformigi al la interesoj de la mastroj aŭ regantoj: normaligi la laboron (por altigi la produktadon); normaligi la politikan situacion (por ĉesigi popolan movadon). nenormala
Eksterkutima, ne regule, ne ordinare okazanta.
anomalio. paranormala
(pp fenomeno, pruvita aŭ ne) Ne klarigebla per la objektivaj scioj, klarigita de iuj per nekonataj fortoj i.a. psikaj.
levitacio, telekinezo, telepatio, parapsikologio. paranormalo
Tia fenomeno.
normala
REVO: [normala]
kutima.Larĝa ŝpuro, normala ŝpuro (1,435 m) : (traklarĝo), etspura trako.meza.normalo.normo.ordinara.paranormala.
grava. matematiko.
Iel rilatitaj:
aberacix
anomalix
anormalx
gravx
kutimx
larĝx
mankx
matematikx
mezx
ordinarx
rektangulx