frizo
*friz/o (tr)
Krispe, bukle kombi harojn, volvante ilin ĉirkaŭ varmigita ilo: frizi (Z) harojn, barbon, plumojn; arte frizita kapo, virino. frizo
Ago frizi kaj ties rezulto: konstanta frizo (tutkapa frizaĵo, farita per speciala maŝino kaj daŭranta plurajn semajnojn). frizaĵo
Frizita buklo. frizejo
Lokalo, kie laboras frizisto. frizisto
Metiisto, kiu zorgas pri la hararanĝoj.
barbiro. malfrizi
Senbukligi.
Bildvortaro
257 : Virinfrizistino
257-01 -49 : virinfrizejo (virina frizosalono)
257-01 -18 : frizutilaĵoj
257-01 : tinkturpelvo
257-02 : tinkturpeniko kun kombilo
257-03 : tinkturtubo, tinkturujo
257-04 : daŭrbuklilo
257-05 : krispigilo, varmfrizilo
257-06 : harfiksa kombilo
257-07 : hartondilo
257-08 : maldensiga tondilo
257-09 : maldensiga klingo
257-10 : nukobroso
257-11 : harpinĉilo
257-12 : buklilo
257-13 : buklobroso
257-14 : buklopinĉilo
257-15 : daŭrbukla pinĉilo
257-16 : fasonkombilo, tigokombilo
257-17 : harforma broso, fasonbroso
257-18 : aluminia folio por tinkturi harfaskojn
257-19 : alĝustigebla frizofotelo
257-20 : piedapogilo
257-21 : frizotablo
257-22 : frizospegulo
257-23 : tondomaŝino
257-24 : fenkombilo, harsekiga kombilo
257-25 : manspegulo
257-26 : harŝprucaĵo, harfiksaĵo (en harŝprucujo, ŝprucdoso)
257-27 : frizokasko, harsekiga kasko
257-28 : turnobrako de frizokasko
257-29 : turnopiedo de frizofotelo
257-30 -32 : harlavilo
257-31 : harlavujo
257-32 : manduŝilo
257-33 : servoplato
257-34 : ŝampuflakono
257-35 : feno, harsekigilo
257-36 : frizotuko
257-37 : frizistino
257-38 : harvakso
257-39 : fenlocio*
257-40 : harfirmiga ŝaŭmo
257-41 : harflegaĵoj
257-42 : mantukoj, viŝtukoj
257-43 : frizaĵlibro
257-44 : tabuloj de hartinkturaj modeloj
257-45 : peruko
257-46 : perukokapo
257-47 : kastablo
257-48 : kasregistrilo
257-49 : ŝparporko por trinkmono
258 : Virfrizisto
258-01 -42 : virfrizejo (vira frizosalono)
258-01 : majstrodiplomo
258-02 : frizisto (frizista majstro), barbirmajstro
258-03 : kitelo (frizista kitelo)
258-04 : frizaĵo, harfasono, hararanĝo
258-05 : frizotuko
258-06 : kolŝirma papero, paperkolumo
258-07 : frizospegulo
258-08 : manspegulo
258-09 : frizolampo
258-10 : parfumo
258-11 : harlocio
258-12 : harlavilo
258-13 : lavpelvo
258-14 : manduŝilo
258-15 : miksokrano
258-16 : konektingoj
258-17 -20 : alĝustigebla frizofotelo
258-18 : alĝustiga stango
258-19 : brakapogilo
258-20 : piedapogilo
258-21 : ŝampuo
258-22 : parfum-nebuligilo
258-23 : feno, harsekigilo
258-24 : harfiksaĵo en ŝprucigujo
258-25 : mantukoj por harsekigo
258-26 : tukoj por vizaĝkompresoj
258-27 : varmondumilo
258-28 : nukobroso
258-29 : fasonkombilo, tigokombilo
258-30 : fenkombilo, harsekiga kombilo
258-31 : termokombilo
258-32 : varmfrizilo, krispigilo
258-33 : tondomaŝino
258-34 : maldensiga tondilo
258-35 -38 : hartondilo
258-36 : tondoklingo
258-37 : tondilartiko
258-38 : tondiltigo
258-39 : tranĉilrazilo
258-40 : raziltenilo
258-41 : eĝo de tranĉrazilo
258-42 : maldensiga klingo
Iel rilatitaj:
aranĝx
barbirx
harx
kombx
salonx
teatrx