franĝo

*franĝ/o

  1. Ornamo, konsistanta el dense kunmetitaj, libere pendantaj fadenoj, plejofte surkudrita sur galono kaj uzata por borderi randon de vesto, subon de tapeto, ŝalon ktp: moda vesto el atlaso, kun multe da veluro kaj franĝoj (Z); silka tablotuko, kies oraj franĝoj pendis ĝis la planko (Z); ili grandigas la franĝojn de siaj vestoj (X); nigrafranĝa triangula ĉapeto (Z); (analoge) franĝo da haroj sur la frunto.
    fimbrio, galono, kvasto, peniko.
  1. = eĝofranĝo.
  1. [FIZIKO] ĉiu el la mallumaj strioj aperantaj en luma interfero.
  • franĝi (tr)
    Ornami per franĝo: (f) la ŝaŭmo franĝis la ŝtonplatojn de la bordo.
  • franĝigi
    [TEKNIKOJ] Krei tranĉan franĝon ĉe la eĝo de skrapklingo. SIN. franĝakrigi.
  • eĝofranĝo
    [TEKNIKOJ] Fragila metala lameneto, kiu aperas dum la akrigado de la tranĉego de ĉizilo, rabotilklingo ks. SIN. franĝo 2.
  • skrapofranĝo
    [TEKNIKOJ] Metala franĝo, kiun oni kreas ĉe la orta eĝo de lignoskrapilo (skrapklingo) por akrigi ĝin.

    franĝo


    Iel rilatitaj:

    harx vestx