krispo

*krisp/o

[BOTANIKO] Kolumo, simpla aŭ duobla, el plisita aŭ rondfaldetita amelita tolo aŭ punto, surmetita de viroj en la 16a-17a jc; kaj de virinoj en pli modernaj tempoj: ĉirkaŭ la kolo grandega krispo el blanka rigida tolo (Z).
ĵaboto, krepo, ruso.
  • krispa
    1. Prezentanta surfacon kun multaj, pli-malpli regulaj ondetoj aŭ bukletoj: krispaj kapetoj de infanoj (B); krispa plumaro de cignoj (Z); anstataŭ krispaj (frizitaj) haroj estos kalvo (X); timante ĉifi siajn krispajn malsimplajn vestojn (B).
    1. [BOTANIKO] Havanta neregule sulkiĝintan supraĵon: krispaj folioj; la krispa mento (Z).
  • krispigi
    1. Fari ion krispa: varma vento krispigis la akvon (B); krispigi artefaritajn rozpetalojn; li ŝerce pinĉadis kaj krispigadis la buklojn de sia barbo (Z); plena kolekto da krispigiloj de haroj (Z).
    1. [TEKSINDUSTRIO] Estigi multe da neregulaj faldetoj en ŝtofrando, tredinte tra ĝi fadenon, kiun oni poste streĉas: velura krispigita falbalo malsupre de jupo; ŝi komencis enuigan krispigon de la ekstremoj de larĝa silka skarpo (B).
  • krispiĝi
    1. Iĝi krispa: brunaj vangoj, sur kiuj krispiĝis la nigra barbo (Z); kiam la vento blovas super la herbo, ĉi tiu krispiĝas kiel trankvila akvo (Z); la ondoj krispiĝis kaj ŝaŭmis (Z).
    1. [FOTOGRAFIO] (pp randoj de la gelatena tavolo de plato) Malteniĝi el la plato kaj faldiĝi.

    krispo


    Iel rilatitaj:

    harx tukx ĉifx