buklo

  1. Spirale volviĝanta fasketo da haroj: vizaĝo kun disliberigitaj nigraj bukloj (Z); farigi al si konstantajn buklojn ( [VIDU] frizi); detranĉi buklon de siaj haroj, por donaco.
    tufo.
  1. Ringoforme kurbigita fadeno, rubando, ŝnuro: la du bukloj de banto; dratkupraj bukloj.
    maŝo, nodo.
  • bukla
    Prezentanta buklo (j)n.
  • bukli (tr)
    Doni buklan formon al io: liaj haroj estis buklitaj (X).
  • buklaro
    Tuto de la bukloj ĉirkaŭ la kapo.
  • buklilo
    Stangeto, ĉirkaŭ kiu oni volvas la harojn por ilin bukli.
  • logbuklo
    Malgranda buklo, plata k ronda, sur la tempio aŭ la frunto.
    buklo

    buklo


    Iel rilatitaj:

    aranĝx faskx harx kombx rubandx