bruna

  1. Havanta koloron miksitan el flavo, ruĝo k nigro: bruna kiel kaŝtano, malnova ligno; hele, malhele brunaj haroj.
  1. Karakterizata de tiu koloro, kontraste al aliaj specoj: bruna ĉevalo (
    falva); bruna urso (kontraste al: blanka); bruna karbo (Vd karbo); bruna pano (el ne senbranigita faruno); bruna biero (kontraste al: blonda); bruna sukero (duonrafinita); bruna ĉemizo (de nazioj).
  1. [KUIRARTO] Akirinta tiun koloron per varmigado: cerbaĵo en bruna butero.
  • bruno
    Koloro bruna.
  • brunaĵo
    1. Io bruna, objekto, makulo ktp.
    1. [KUIRARTO] Kuiraĵo, preparita el faruno brunigita en butero, k servanta por ligi saŭcon.
      beŝamelo.
  • brunigi
    1. Fari ion bruna: brunigi al si la haŭton ĉe la suno, la harojn per tinkturo.
    1. [KUIRARTO] Surface brunigi kuiraĵon per rostado aŭ brezado en graso tiel, ke ĝi ankoraŭ estas manĝebla: brunigi cepojn en butero; bone brunigita lumbaĵo.
  • brunulo
    1. Homo bruna aŭ brunhara: la viroj preferas la blondulinojn, sed ili edziniĝas la brunulinojn.
    1. Brunulo: nomo de la urso en iuj fabeloj.
  • sunbruno
    Malhela koloro de la haŭto, kaŭzita de elmetado al sunaj radioj.
    bruna

    bruna


    beŝamelo.Brunigi cepojn en butero.falva.flava, nigra, ruĝa.kaŝtano.La viroj preferas la blondulinojn, sed edzinigas la brunulinojn.sunbruniĝi, sunumi.Sunbruno.
    koloro.

    Eble rilatitaj:

    almandinx, alzanx, bejx, bierx, bistrx, kuirx, panx, sukerx,