tufo

*tuf/o

[ZOOLOGIO] Densa aro da maldikaj kunkreskantaj aĵoj: tufo da haroj, herboj, floroj, plumoj; vian (dronantan) amikon vi kaptis je la tufo kaj tiris sur sekan lokon (Z); de malbona ŝafo estas bona eĉ tufo (Z) (pli bone io ol nenio).
fasko, garbo, kvasto, peniko, spiko.
  • tufa
    Prezentanta tufo (j)n: li havis grizajn tufajn brovojn (Z).
  • tufiĝanta
    Tufformanta: tufiĝanta musko.
  • plumtufo
    [ZOOLOGIO] Egreto.

    tufo


    Iel rilatitaj:

    arbx harx plumx