rigida

*rigid/a

  1. Ne aŭ nur malfacile fleksebla: ŝia fratino estis kiel lilio, brilanta kaj rigida (Z); krispo el blanka rigida tolo (Z); membroj rigidaj de frosto; (f) rigida stilo.
  1. (f) Obstine necedema: sed la spirito estis fiera, la nuko estis rigida (Z); li havis rigidan koncepton de siaj devoj; rigida karaktero; rigidmiena (Z), rigidmora.
  • rigide
    En rigida maniero: rigide lia edzino en vestoj el orŝtofo iradis (Z); li forkuris, kiam mi lin rigide rigardis (Z).
  • rigideco
    Eco de io rigida: la kadavra rigideco.
  • rigidiĝi
    Iĝi rigida: amelita tolo rapide rigidiĝas; (f) tiuj homoj tute rigidiĝis de teruro (Z); estis tiel malvarme, ke ŝi tremis kaj ĉiam pli kaj pli rigidiĝis (Z); subite lia vizaĝo rigidiĝis en terura tordiĝo (Z).
  • alrigidiĝi
    Teni rigide: li frapis la Filiŝtojn, ĝis lia mano laciĝis kaj alrigidiĝis al la glavo (X).
  • malrigida
    Fleksebla.
    supla.

    rigida


    Iel rilatitaj:

    aŭsterx harx timx