razi

*raz/i (tr)


Fortranĉi la harojn ĉe la haŭto per tiucela ilo: razi al iu la barbon (Z); estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj (N); (analoge) razi ies kapon, verton; freŝe razitaj vangoj; ĉiu virino, preĝanta kun kapo senvuala [...] estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita (N).
tondi. [VIDU] tonsuro.
  • razado
    Agado de tiu, kiu razas.
  • razilo
    Ilo, konsistanta el klingo kun tre akra eĝo kaj el tenilo, kaj uzata por razi: tranĉilrazilo (kun klingo simila al tiu de tranĉilo); sendanĝera razilo (kun tre maldika klingeto, kiun oni poste forĵetas); elektra razilo.
  • razisto
    Barbiro: (f) razisto raziston razas (Z).

    razi


    Iel rilatitaj:

    barbirx barbx harx tualetx vizaĝx