hirta

hirt/a (3)

  1. (pp haroj aŭ similaĵoj) Rekte staranta: la hirtaj pikiloj de atakata histriko; hirta herbo kovris la tutan tombejon.
  1. Konfuze malordigita, malglata: hirta barbo (Z); (f) hirta solo.
  • hirteco
    Aspekto de io, iu hirta.
  • hirtigi
    Fari iun, ion hirta: grenoj ĉielrigardas, hirtigas sian pajlon denove (G); la budo hirtigas la aliajn plumojn ĉirkaŭ la kolo (Z); la maljunaj kolomboj hirtigis siajn plumojn (Z).
    taŭzi.
  • hirtiĝi
    Iĝi hirta: al la aliaj kokinoj hirtiĝis la plumoj (Z).
  • hirtismo
    [MEDICINO] Patologia trokresko de la harsistemo ĉe la virino, akompanata de diversaj perturboj (mensaj k.a.).
  • hirtulo
    Viro, kies kapo kaj barbo estas nature hirtaj.

    hirta


    Iel rilatitaj:

    arbx florx harx timx