kapilaro

kapilar/o

[ANATOMIO] Unuhista vaskulo, tre maldika, kiu komunikigas arterieton kun vejneto.
  • kapilara
    [SCIENCOJ] Maldika kiel kapilaro, i.a. havanta internan treege malgrandan kalibron: kapilara tubo.
  • kapilareco
    [FIZIKO] Propreco de kapilaraj tuboj rilate al likvoj, kiuj ilin trafluas: la suprenfluo de la sevo en la plantoj estas fenomeno de kapilareco; kapilareca altiro, kemio.
  • elektrokapilareco
    [FIZIKO] Propreco de kapilaraj tuboj rilate al likvoj, kiujn ili enhavas kaj al kiuj oni aplikas malgrandan elektran tension.

    kapilaro


    Iel rilatitaj:

    arterix harx sangx