cilio

cili/o

  1. [ ZOOLOGIO] [ BIOLOGIO] Tre mallonga harforma movorganeto, troviĝanta en granda nombro sur la ĉelmembrano de grupo de protozooj (ciliuloj) k sur iuj epiteliaj ĉeloj de metazooj: olfaktaj cilioj; la vibraj cilioj de la trakeo suprenŝovas la mukon.
  1. [BOTANIKO] Fajna hareto ĉe la rando de ĝenerale plata organo, ekz. de petalo.
  • ciliuloj
    [ZOOLOGIO] Filumo (Ciliophora) de protozooj multa-ciliaj.
    alveoluloj, flageluloj, rizopodoj, sporozooj.
    cilio

    cilio


    Iel rilatitaj:

    BIOLOGIO ZOOLOGIO alveolx arbx balantidix balantidx flagelx harx rizopodx sporozox