[KOMUNUZO] ilo, konsistanta el haregoj aŭ nilonharoj ks, fiksitaj vertikale en tabuleto, k uzata por de· froti aŭ skrapi: broso por vestoj (z), por dentaj, por ĉevalo.
[ ELEKTRO] Konduktilo, plej ofte el karbo, servanta por konekti la senmovajn k moviĝantajn partojn de elektra motoro per glita kontakto: kolektila broso (broso, glitanta sur kolektoringo). SIN. frotilo.
delokigo de broso [ELEKTRO] ŝanĝado de la pozicio de broso sur lameno de la komutilo de kontinukurenta maŝino, por forigi sparkadon de la broso.
sparkado (aŭ fajrerado) de broso [ELEKTRO] Fenomeno, kiu okazas, se kolektila broso de elektra maŝino ne estas ĝuste lokita en la neŭtrala zono de la magneta kampo de la maŝino.
brosi (tr) Froti ion per broso: brosi vestojn, tapiŝon, barbon, dentojn, harojn. balai, purigi, senpolvigi, skrapi.
brosado Ago brosi.
brosingo [ELEKTRO] Organo, servanta por subteni brosojn ĉe la komutilo aŭ kolektoringo de elektra maŝino.
brostiro Unufoja froto per broso: al la ĉapelo donu nur brostiron!
dratbroso Speciala broso, en kiu la harojn anstataŭas dratoj: dratbroso por skrapi lanon.