grifelo

*grifel/o

  1. Antikva skribilo, bastoneto, de kiu unu fino, pinta, servis por marki literojn sur vaksumita tabelo, kaj la alia plata, por ilin forstreki.
  1. Ardezkrajono: la grifelo saltadis sur sia ŝnureto tien kaj reen (Z).
  1. Pinta ŝtala ileto, oblikve tranĉita ĉe unu el siaj ekstremaĵoj, kiun gravuristo uzas por desegni sur metalplaton: ili skribadis sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj (Z); (analoge) alia hakas lignon, mezuras ĝin per ŝnuro, faras konturojn per grifelo (X).
    cizelilo, ĉizilo.
  • grifeli (tr)
    Gravuri per grifelo.

    grifelx


    Iel rilatitaj:

    ardezx bildx skribx ĉizx