komo

*kom/o

  1. [TIPOGRAFIO] Interpunkcia signo, uzata por apartigi diversajn frazelementojn, ebligante pli klaran komprenon (,): komon ofte, sed ne ĉiam, akompanas paŭzeto en voĉlegado.
  1. [SCIENCOJ] Tiu signo, metita inter la entjera kaj frakcia partoj de nombro skribita en la decimala sistemo (ekz. 2,3 = 2 kaj 3 dekonoj). SIN. decimala komo.
    punkto 2.
  • decimala komo
    [SCIENCOJ] Komo 2.
  • komforma
    Havanta la formon de komo: komforma bacilo (bacilo de la azia kolerao).
  • fikskoma
    [KOMPUTIKO] Rilata al prezento de nombro, en kiu la pozicio de la komo estas fiksa kaj implicita: fikskoma prezentado, dateno, variablo.
  • glitkoma
    [KOMPUTIKO] Rilata al prezento de nombro, en kiu la pozicio de la komo varias kaj estas eksplicite prezentata: glitkoma dateno.
    eksponento, mantiso.
  • *punktokomo
    [TIPOGRAFIO] Interpunkcia signo (;), uzata por indiki inter propozicioj apartigon pli gravan ol tiu de simpla komo, kaj malpli gravan ol tiu de punkto.
  • subkomo
    [TIPOGRAFIO] Kromsigno kun la formo de eta komo, uzata sub iuj konsonantoj, ekz. en la lingvoj latva kaj rumana.

    komx


    Iel rilatitaj:

    decimalx skribx