apostrofo
Skriba k tipografia signo ('), montranta la forigon de vokalo: la fina vokalo de la substantivo povas esti forlasata k anstataŭigata de apostrofo (Z). Samforma signo, uzata post iuj rad-oj, por distingi fremdlingvajn vortojn disde iliaj E-aj homonimoj en L.B. 'bat'o', 'kor'oj', ktp. [beletro] Parolfiguro, konsistanta en alparolo direktata, en oratoraĵo aŭ poemo, al persono mortinta aŭ forestanta, aŭ al personigaĵo; ekz. 'Vi, ombro de mia kara amiko, akceptu mian funebran saluton!' (Z).
prozopopeo. apostrofi (tr) Anstataŭigi vokalon per apostrofo: en E. oni rajtas apostrofi la a de la artikolo k la o de la substantivo. Meti apostrofon en vorton: apostrofi la artikolon oni povas nur post prep-o, kiu finiĝas per vokalo (Z); ĉiu povas kuraĝe uzadi ankaŭ en prozo la formon apostrofitan (Z). Fari paroladan apostrofon al iu aŭ io. malapostrofo
Askia signo kun la formo de inversa apostrofo aŭ de maldekstra korno, iufoje uzata kiel malferma citilo.
skribx,
Iel rilatitaj:
citx
for
kornx
prozopopex
signx
skribx